Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en Laponia provinco. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Inari. |
Inari - Anár | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
komunumo | |||||
| |||||
www.inari.fi | |||||
Provinco | finna Laponio | ||||
Fondita | 1876 | ||||
Areo | 17 321 km² | ||||
Loĝantaro | 7 008 (2 021) | ||||
Finnlingvaj | 93,0% (ĉ. 85%) | ||||
Svedlingvaj | 0,2% | ||||
Administrado | |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 127 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 0 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 68° 54′ N, 27° 1′ O (mapo)68.905469827.0176022Koordinatoj: 68° 54′ N, 27° 1′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 127 m [+] | ||||
Areo | 15060,09 km² (1 506 009 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Inari [+] | |||||
Inari, en la nord-samea Anár, estas komunumo en la Laponia provinco, en norda Finnlando, mallonge en finna Laponio. Ĝi estas ankaŭ la nomo de vilaĝo kaj de lago. En la anar-samea lingvo la komunumo nomiĝas Aanaar kaj en la skolt-samea lingvo Aanar.
La areo de la komunumo estas 17 321 km², el kiu 2 148,5 km² estas akvo (12,4 %) inter kio lagoj Muddusjärvi, Nitsijärvi kaj Iijärvi. Inari estas la plej granda komunumo en Finnlando, kaj ĝi kovras ĉirkaŭ 5 % el la tuta teritorio de Finnlando.
Inari havis 7 040 loĝantojn (fine de 2005), el kiuj ĉirkaŭ 2150 (30 %) estis sameoj.
Administra centro de Inari estas setlejo Ivalo.
Komunumo Inari - Anár estas la sola kvarlingva komunumo en Finnlando, krom la finna la oficialaj lingvoj estas ankaŭ nord-samea, anar-samea kaj skolt-samea lingvoj. Laŭ la Samea parlamento el la voĉdonrajtaj sameaj loĝantoj de Inari ĉirkaŭ 52 % parolas la finnan, 18 % la nord-samean, 16 % la skolt-samean kaj 14 % la anar-samean kiel gepatran lingvon.